Hejmaj Bounty.
23 Oktobro 2017
Malfacileco:
Hodiaŭ tre simpla recepto, kiu bezonas nur 3 ingrediencojn (aŭ 4, se vi volas fari hejmaĵon ĝisfine). Do vi bezonas nur kondensitan lakton (aŭ lakton kaj sukeron), raspitan kokoson, kaj ĉokoladon (tiu de via elekto, nigra aŭ lakta) por la tegado. Rezulto, bongustega ĉokoladaĵo, kun bona kokosa gusto kaj malpli dolĉa ol ĝia industria ekvivalento (kompreneble, vi povas aldoni iom da sukero kiam vi faras vian kondensitan lakton se vi volas pli dolĉajn bounty). Vi ne bezonas iun specialan ilaron, kaj vi eĉ povas manĝi ilin kiel frostitaj stangetoj se vi deziras :-)
Por dekduo da stangetoj:
Por la hejma kondensita lakto:
Se vi uzas industriajn kondensitan lakton, vi povas rekte transiri al la bounty-recepto :-)
500g da lakto (mi uzas tutan lakton)
170g da sukero
Metu la lakton kaj sukeron en kaserolon, kaj varmigu ĝis bolas. Poste, metu al meza fajro kaj lasu kuiri miksante de tempo al tempo ĝis la lakto iomete densiĝas kaj ekhavas oran nuancon (por mi, ĉirkaŭ duonhoro, sed ĉio dependas de via kaserolo kaj via kuirado).
Lasu la lakton malvarmiĝi antaŭ ol uzi ĝin.
Por la bounty:
150g da raspita kokoso
195g da hejma aŭ neniu kondensita lakto
KS da ĉokolado de via elekto, nigra aŭ lakta (ĉirkaŭ 200 ĝis 250g)
Miksu la raspiĝintan kokoson kaj la kondensitan lakton kaj metu la miksaĵon en la fridujon dum ĉirkaŭ 1h.
Poste, formu malgrandajn stangetojn kaj metu ilin sur pleton kun bakpapero. Lasu la stangetojn malmoliĝi en la fridujo dum ĉirkaŭ 3h (ili devas esti sufiĉe malmolaj por ke ili bone teniĝu kiam kovrite per ĉokolado).
Fandu la ĉokoladon (vi povas ĝin temperi se vi volas havi belle brilan kaj krakantan ĉokoladon). Trempu ĉiun kokosan stangeton en la ĉokolado, kaj metu ilin denove sur folion da bakpapero. Lasu la ĉokoladon malvarmiĝi kaj poste metu la bounty en la fridujon por ke ĝi malmoliĝu.
Post kiam la bounty estas finitaj, vi povas, laŭ la ekstera temperaturo kaj viaj gustoj, konservi ilin ĉe ĉambra temperaturo (evitinde se varmas kaj se vi ne temperis vian ĉokoladon), en la fridujo aŭ eĉ en la frostujo por havi frostigitajn bounty ;-)
Vi eble ankaŭ ŝatus